Skip to content

Latest commit

 

History

History
1243 lines (625 loc) · 73.7 KB

Esprimo de sentoj en Esperanto - Edmond Privat.md

File metadata and controls

1243 lines (625 loc) · 73.7 KB

% Esprimo de sentoj en Esperanto % Edmond Privat

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

eLIBRO

Edmond Privat

Esprimo

de sentoj en

Esperanto

I N K O

1

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Edmond Privat

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

Resumo de kurso farita ĉe la Universitato de ¯enevo,

en la lingvoscienca fako de la Beletristika Fakultato

dum 1929 kaj 1930

eLIBRO

Aranĝis: Franko Luin

ISBN 91-7303-099-6

inko@omnibus.se

INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO

http://www.omnibus.se/inko

JULIO 2001

2

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Enkonduko

Tiu ĉi verketo ne estas lernolibro. ¯i ne celas doni konsilon aŭ regulojn. ¯i estas nur observa rigardo al la lingvo Esperanto en ĝia nuna viva stato. La unuaj kvar ĉapitroj priskribas la parolan materialon kompare kun tiu de aliaj lingvoj. La sekvantaj ĉapitroj montras, kiamaniere fleksiĝas tiu materialo sub la vigla ludo de la homaj sentoj, kiuj neeviteble postulas kaj trovas kon-tentigon de siaj esprimbezonoj. Kompreneble ĉi tiu studo tute ne estas kompleta, kaj fakte ĝi prezentas nur ĝeneralan ekvidon super vasta esplorinda kampo. Teknikajn esprimojn de lingvoscienco mi kiom eble evitis intence, por faciligi la legadon al ĝenerala publiko.

Al Profesoro Charles Bally, la konata lingvisto kaj fondinto de la stilistika scienco, mi enskribas ĉi tie mian memoran dankon pro lia decida voĉo en la kreo de la katedro, kiu ebligas tiun kurson, kaj pro la intereso, kiun li vekis al tiaj studoj pri lingvo kaj vivo.

Al Profesoro Collinson, kiu bonvolis afable tralegi la prespro-vaĵon, mi ankaŭ esprimas sinceran dankon kaj bondeziron por la nova katedro pri Esperanto ĉe la Universitato en Liverpulo.

¯enevo, Junio 1930

Edmond Privat

3

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉapitro I

Studo post kutimo

Komparo kun gepatra lingvo. Historia vidpunkto.

¯ia trouzo. Antaŭjuĝoj. Kiel funkcias lingvo.

Konformiĝo al bezonoj. Stato en difinita periodo.

La gepatran lingvon oni scias antaŭ ol oni studas ĝin en lernejo. Esperanton kaj ceterajn fremdajn lingvojn oni plej of te studas antaŭ ol oni scias ilin. ĉi tiu verko sin turnas al homoj, kiuj ŝatus agi pri Esperanto simile kiel por gepatra lingvo: studo post kutimo.

Tre interesa fariĝas tia studado, ĉar ekzistas jam bazo por komparo inter almenaŭ du lingvoj inkluzive la gepatra. ĉiu komparo helpas koni pli bone la eblecojn de ambaŭ kaj samtempe fari al si ekideon pri kelkaj aspektoj de ĝenerala lingvo-scienco.

La historian vidpunkton ni provizore lasos tute flanke. Se ekzemple la leganto estas angla-lingvano, li ja scias, ke la vortradikoj de ambaŭ lingvoj havas ofte la saman historion kaj ĉiam la saman prahistorion, ĉar ambaŭ lingvoj elĉerpis sian materialon el germanaj kaj latinidaj dialektoj devenan-taj de antikva hindo-eŭropa fonto. Studante la radikon du aŭ tri en sanskrita, latina aŭ gota lingvoj, oni studas samtempe parton el historio de esperantaj du kaj tri aŭ anglaj two kaj three. Studante la gramatikan sistemon de tiuj antikvaj paro-liloj, oni samtempe studas la devenon de la esperanta kaj 4

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

angla, kiuj bazas sur komuna tradicio. Same la rusa aŭ hispana, franca aŭ germana.

Ni lasu tion. En la nomo de historio estas ofte dirataj rimarkindaj malspritaĵoj en lingva instruado aŭ en senpripen-saj juĝoj de homoj. En la nomo de historio, dum tuta generacio, intelektuloj, kiuj neniam aŭdis eĉ unu frazon en Esperanto, asertis, ke ĝi estas ”maŝino senanima” kaj ke ĝia sukceso estus ”grava danĝero por la civilizacio”.

ĉar la fundamentaj elementoj en Esperanto estis iom orde elektitaj kaj klare kunmetitaj de genia Eŭropano scianta multajn lingvojn, ili supozis, ke la rezultato devas esti barbara fa-brikita miksaĵo. Dume la fundamentaj elementoj de ilia lingvo — plej parencaj — estis senorde elektitaj kaj malklare miksitaj de barbaraj homoj, nesciantaj eĉ legi kaj ripetantaj esprimojn aŭditajn de senkulturaj gepatroj aŭ batalintaj mal-amikoj. En la nomo de tiu diferenco ili juĝis.

Tio estas aspekto de la historia vidpunkto. ¯i similas la sintenon de nobelo, kies prapatro estis siatempe ĉefrabisto regiona. Li malŝate rigardas al juna poeto, kies patro modeste vendas legomojn.

Por juĝi la valoron de tiuj du homoj — ambaŭ nepoj de

Adamo — ni ne rigardu nur la arkivojn de la vilaĝo, sed an-taŭ ĉio ilian nunan konduton, scion kaj utilon al la komunu-mo.

Ni lasu do la historian disputon pri nobeltitoloj laŭ deveno, aĝo, socia rango k.t.p. kaj rigardu tute simple la koncer-najn lingvojn en ilia nuna stato, kvazaŭ ni scius nenion pri ilia deveno … ekzemple kiel azia aŭ afrika junulo lerninta anglan kaj Esperantan lingvojn dum restado en iu haveno.

Ni ekzamenu, kiel funkcias la parolilo, kiel ĝi plenumas 5

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

sian rolon, kiel ĝi kapablas esprimi niajn pensojn kaj sentojn, kiel ĝi sukcesas ilin komprenigi al la ceteraj homoj. Kiam ni plene konos ĉiujn ekzistantajn rimedojn de la lingvo, tiam ni povos, se ni tion ankoraŭ deziros, amuziĝi je juĝo post komparo kaj ludi je tiu festa disdonado de kvalitaj adjektivoj: riĉa, malriĉa, klara, malklara, anima, senanima k.t.p. Ankaŭ tiam ni povos mem konstati, ĉu la faktoj konfirmas, ĉu malkonfir-mas tiun rimarkindan supozon, ke miloj da homoj, kutimantaj uzi riĉajn kaj delikatajn kulturlingvojn en sia nacia vivo, povis por siaj internaciaj rilatoj en kunvenoj, vizitoj, kores-pondado, verkado, aŭ eĉ foje en dugentaj hejmoj, kontentiĝi je ”senanima maŝino” aŭ ”barbara fabrikaĵo sen ia ajn esprima povo”.

La esprimbezonoj de la homa animo ne ŝanĝiĝas laŭ la ilo uzata. Ili restas konstante samaj kaj kreskas kun la kulturo.

Estis do multe pli racie supozi, ke tiuj bezonoj nepre devigis donitajn rimedojn altiĝi al plena kontentigo de siaj postuloj

— sed ni vidu la faktojn mem.

Esperanto prezentas al lingvistoj interesan okazon kontroli plurajn hipotezojn. Eĉ se nur pro tio, ĝi devus ilin allogi kiel observinda fenomeno. ¯in ni provos nun studi antaŭ ĉio sta-te. Se legantoj deziras precize scii, je kiu akurata momento lokiĝas tiu ĉi provo, ni petos ilin turni sin al la lastaj ĉapitroj de nia ”Historio de la lingvo Esperanto” (dua volumo, 1927).

6

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉapitro ll

Priskribo de la lingvo

La sonoj. La ritmo. Valoro de la signoj. Sono kaj

rolo. finaĵoj. Frazordo. Egalvaloraĵoj. Interpenetro de vortaro kaj gramatiko. Afiksoj. Vivantaj kaj

ŝtoniĝintaj. Komparo kun francaj sufiksoj.

Laŭsone Esperanto similas la plej sudajn latinidajn lingvojn: italan, provencalan, hispanan, sed ĝi ne konas du-oblajn konsonantojn samajn. Kiel la ĵus menciitaj lingvoj, ĝiaj vortoj ofte finiĝas per vokalo neakcentita. Je vokaloj ĝi estas modesta, kiel la itala lingvo. Krom a, e, i, o, u, estas aŭdeblaj diftongoj oj kiel en rusa, aj kiel en germana (mein, sein, dein k.t.p.) kaj aŭ kiel angle (mouse, house k.t.p.). Eŭ estas malofta.

Aliaj vokaloj, kiel nazaj an, in, un, on aŭ fermita u (ü) de la franca lingvo, tute forestas. Same la diversaj specoj de fermitaj kaj malfermitaj a, e, o, kaj la multnombraj diftongemaj

”glitvokaloj” svarmantaj en la angla lingvo tute forestas el Esperanto.

Simile kiel en japana lingvo, konsonantoj plej oftaj estas k, t. Pli malofta estas s. Iom frapas germanajn kaj francajn ore-lojn la uzo de duopaj konsonantoj ĉ kaj ĝ, kiujn kutimas ang-loj kaj slavoj.

La ritmo de la lingvo regas regula kaj forta akcento ĉiam sur antaŭlasta silabo de la vortoj, kiel kutimas poloj. Plej multaj vortoj estas du- aŭ trisilabaj. Pli malmultaj estas unusila-7

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

baj (nur prepozicioj, konjunkcioj, artikolo, ciferoj aŭ personaj pronomoj). Ili ĝenerale kunsonas kun la sekvanta vorto (mihavas, laknabo, delvorto, ĉetablo), escepte kaj, kies senco estas kunliga, sed kies evidenta kroma rolo estas frape soni inter vortoj aŭ frazoj aparte kaj apartige.

Kiel ĉiu alia lingvo, Esperanto konsistas el sonaj signoj por la diversaj ideoj. Kiam unu ne sufiĉas, pluraj signoj kune aŭ apude elvokas la intencitan ideon.

La diversaj specoj de signoj aŭ vortoj estas similaj en ĉiu hindo-eŭropa lingvo. Oni klasigas ilin laŭ ilia plej kutima rolo.

En Esperanto la sameco de rolo kuniras kun simileco de formo, t.e. kun samsona finaĵo.

Ekzemple la nomoj de konkretaj objektoj, bestoj, homoj aŭ abstraktaj aferoj estas vortoj finiĝantaj kun -o. Kvalitojn de tiuj objektoj oni povas aldone montri per vortoj finiĝantaj kun -a. Agojn aŭ statojn oni priskribas per vortoj kun -as, -is,

-os laŭ la tempo, kiam ili okazas, okazis aŭ okazos. Kvalitojn de tiuj agoj oni povas montri per aldonaj vortoj kun -e.

Tio estas la ĉefa diferenco inter Esperanto kaj gepatra lingvo. En tiu ĉi lasta, tiuj helpaj finaĵoj tute mankas aŭ male ili tiom multnombras kaj diversas interne de ĉiu speco aŭ samsonas kun tiuj de alia speco, ke ili konfuzigas anstataŭ helpi.

Sole ĉe adverboj, en franca kaj angla lingvoj, la konataj sufiksoj -ment kaj -ly atingas grandan oftecon, se ne absolutan ĉiu-fojecon.

Ke tiuj rolmontraj finaĵoj ne estas nepre necesaj, tion pru-vas la fakto, ke lingvoj povas ekzisti kaj funkcii sen ili. Sed ni tuj vidos la koston.

Ekzemple la germana lingvo ne posedas adverban signon.

8

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

lu ajn simpla adjektivo servas por kvalitumi aferon aŭ agon, kvazaŭ ni dirus: li kantas bel’ aŭ mi konas bel’ kanton.

Simile afrikanoj balbutantaj anglan aŭ francan lingvon diras tute trankvile chanter beau aŭ sing beautiful. Tio neniel ri-latas al diferenco de civilizo, sed tute simple ilustras leĝon de neceso kaj sufiĉo.

Prenu frazon el nuraj radikoj, kiel jun knab renkont hieraŭ malriĉ hom sur pont apud vilaĝ. ¯i estas komprenebla, kondiĉe, ke la vortoj sekvu sisteman ordon.

En iu ajn lingvo necesas ĉu konvencia loko, ĉu konvencia formo, kiel signo de la rolo. Tio aperas plej klare ĉe la diferen-cigo inter aŭtoro kaj suferanto de iu ago.

Kat manĝ mus hieraŭ estas tute klara, sed mus hieraŭ manĝ

kat lasas dubon, ĉar mankas tie ambaŭ ordo kaj signoj. Unu el ambaŭ devas ekzisti. Angla kaj franca lingvoj montras la suferanton de la ago per ordo: post la aga vorto (verbo). Germana kaj Esperanto per signo -n:

kato manĝis la fiŝon

la fiŝon manĝis kato

Ambaŭ estas klaraj. Uzante por tiu celo la forman signon kaj ne la ordon, Esperanto ŝparas do tiun lastan rimedon kaj povas ĝin utiligi por alia celo: insisto pri tiu aŭ alia ideo. La du supre cititaj frazetoj entenas senteblan diferencon ”koloran”

en la senco. Tian diferencon angla aŭ franca lingvo povus traduki nur per aldono de pluraj pliaj vortoj laŭ modelo:

Estas kato, kiu manĝis la fiŝon.

Akuzativan signon la franca lingvo konservis ĉe la pronomoj kaj tiam ĝuste renversas sian kutiman ordon

9

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

je me regarde

mi min rigardas

qui, que

kiu, kiun

soi, se

si, sin

il, le

li, lin

tu, te

vi, vin

elle, la

ŝi, sin

ils, les

ili, ilin

Esperanto uzas unikan signon j por montri multnombrecon ĉe objektoj. Tiu signo etendiĝas al la kvalitaj vortoj aldoneblaj. Ankaŭ tia signo ne estas necesa. La franca parolata lingvo apenaŭ konas ĝin, sed tiam ĝi bezonas ĉiam artikolon aŭ ciferon antaŭ nomoj de objektoj. ĉar tabl (table, tables) havas tute saman sonon (ne skribon) multnombre aŭ ne, la franca lingvo bezonas kvar artikolojn la, les, une, des, por diferenci-gi la tablo, la tabloj, tablo, tabloj; dume la angla lingvo havas preskaŭ la saman sistemon kiel Esperanto (ĉe numeroj 1, 2 kaj 4): 1. the table; 2. the tables; 3. a table; 4. tables. Sed la angla lingvo ne uzas sian signon de plureco (s) ĉe la kvalitaj vortoj (adjektivoj). ¯i lasas ilin ĉiam senŝanĝaj. Denove tion devas kompensi ordo. Se ni dirus kiel angle blank ĉevaloj, tiam blank devus ĉiam resti ĉe ĉevaloj. La fakto, ke Esperanto diras tie blankaj, ebligas liberecon uzi la distingilon ordan por alia celo.

En lingvoj, kiel ĉe aliaj temoj, multo estas afero de kom-pensado. Latina lingvo riĉe konjugadis la verbojn:

laudo

mi laŭdas

laudas

ci laŭdas

laudat

li laŭdas

10

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

laudamus

ni laŭdas

laudatis

vi laŭdas

laudant

ili laŭdas

laudavi

mi laŭdis

laudavisti

ci laŭdis

laudavit

li laŭdis

laudavimus

ni laŭdis k.t.p.

Esperanto uzas nur unu saman finaĵon por ĉiuj personoj ĉe la sama tempo, sed kompense ĝi nepre devas montri la personon almetante la pronomon aŭ nomon de la aganto antaŭ la verbon. Al oreloj la formo ne sonas laŭdas aŭ laŭdis, sed milaŭdas aŭ milaŭdis, vilaŭdas, vilaŭdis k.t.p.

Nia supozita afrika junulo rajtus diri, ke, ĉe verboj en Esperanto, la tempon montras finaĵo kaj la personon prefikso. En lingvoj, kiel franca kaj germana, la personon montras ambaŭ finaĵo kaj ”prefikso” tute superflue:

il loue

er lobt

nous louons

wir loben

vous louez

ihr lobet

kaj la finaĵoj tiom diversas kun tempoj, modoj, specoj de verboj k.t.p., ke tio ŝarĝas la memoron per centoj kaj eĉ miloj da formoj.

Certe la ĉefa tipa karaktero de Esperanto estas la fakto, ke vortaro kaj gramatiko tiom interpenetras unu la alian, ke ili fariĝas nedisigeblaj. Studo de vortaro sola povas aplikiĝi nur al radikoj, kaj tiujn oni ne renkontas nudaj en la parolata lingvo. Nur foje en poezio aperas senvestaj kor’ aŭ ĉiel’ kaj eĉ tiam la forta akcento sentigas, ke temas tie pri intencita eli-11

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

zio. Nur la malgrandaj vortetoj kontentiĝas je sia loko en la frazo por montri eĉ senveste sian utilon. ĉiuj ceteraj aperas senescepte vestitaj per kolora signalvosto.

Tiuj signalvostoj — ĉiam neakcentataj en la parolo — havas du efikojn en la kompreno: unu (gramatika) montrante rolon de la vorto kaj unu sona (fonetika) helpante la orelon ripozi inter du pli gravaj silaboj kaj lasante paŭzeton por plene enkapti unu vorton antaŭ atenti pri la sekvanta.

Estis ofte konstatite, ekzemple en radio-aŭdado, kiam oreloj devas iom peni, ke lingvoj kun finaĵoj, kiel itala aŭ Esperanto, pli klare kompreniĝas ol lingvoj kiel la angla, kie unu-silabaj radikoj rapide sekvas unu la alian. Komparu: Juna knabo vidis grandan domon kun

Jun knab vid grand dom

A young boy saw a large house

La saman rezultaton atingus kompreneble angla parolanto, kiu zorge haltus inter vortoj, sed tio ne estus natura. finaĵoj tion devigas germane aŭ itale.

Kiel gramatiko penetras vortaron plej profunde? Per la prefiksoj kaj sufiksoj. La sufiksa vivo en Esperanto estas ĝia speciala kaj aparta eco plej karakteriza.

En alia latinida lingvo la sufiksoj mortis, almenaŭ preskaŭ ĉiuj. Ilin oni studas nur historie por klarigi devenon de vortoj. Ili utilas por etimologio, ne por natura esprima kreado.

Tie kuŝas la funda diferenco inter la franca kaj Esperanta lingvoj.

En ambaŭ lingvoj la granda plimulto de la vortaro konsistas el radikoj kun sufiksoj, sed la francaj vortoj fariĝis unue-12

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

caj tutoj, dume la Esperantaj estas konstantaj kreaĵoj, kie la diversaj elementoj ankoraŭ sentiĝas aparte.

Kiam ni diras Esperante ridinda, ni ankoraŭ kreas ĉiufoje kvazaŭ kunmetitan vorton rid-merita aŭ frazeron inda-je-rido.

Dum la francoj diras ridicule unupense tute kiel ili dirus étran-ge aŭ kiel ni dirus stranga. Ili neniel pensas pri radiko rid’ kaj sufiksoj -ik’ kaj -ule. Por ili la esprimo ridicule estas unubloka etiketo tute same kiel nia stranga.

Multajn tiajn vortojn ili heredis aŭ prunteprenis el latina lingvo jam kun la sufiksoj kaj tute ne konscie pri ili. Simile Esperanto prunteprenis doktoro kaj fromaĝo kaj tute ne kon-scias pri dokt kaj or aŭ pri form kaj aĵ. Ankaŭ en franca lingvo ekzistas multegaj memformaĵoj ŝtoniĝintaj post longa uzo.

Ankaŭ Esperanto jam konas tiajn. Ni ja ne plu pensas je miro, kiam ni diras mirinda, simile kiel ni diras bela.

Tamen, eĉ inter ŝtoniĝintaj vortoj (kun sufiksoj) de franca kaj Esperanta lingvoj, restas ankoraŭ granda diferenco rilate memorigo kaj kompreno. La sufikso mem restas vivanta en Esperanto, preta reĝi unuece super novaj generacioj de nas-kotoj, samkiel sur la malnovaj statuoj. La vivo konservas al ĉiu Esperanta sufikso ĝian propran sencon, tiom pli, ke ĝi restas ankaŭ vivanta kiel aparta vorto (inda, eta, eco k.t.p.).

Dume en franca lingvo unu sufikso reprezentas foje unu, foje alian, eĉ trian aŭ kvaran ideon. Renverse sama ideo re-prezentiĝas per tri aŭ kvar sufiksoj. Ekzemple:

moqueur

signifas mokema 1.

eur

grandeur

signifas grandeco 2.

{ instituteur signifas instruisto 3.

13

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

plumage

signifas plumaro 1.

age

laitage

signifas laktaĵo 2.

{ ramage

signifas pepado 3.

une gentillesse

signifas ĝentilaĵo 1.

esse

la gentillesse

signifas ĝentileco 2.

{ doctoresse signifas doktorino 3.

  1. grandeur

signifas grandeco

  1. gentillesse

signifas ĝentileco

eco

}

  1. rapidité

signifas rapideco

  1. esclavage

signifas sklaveco

La varieco de sufiksoj en franca lingvo ne estas pli granda oI en Esperanto. (En tiu ĉi listo aperas por sep ideoj kvin francaj kaj sep Esperantaj sufiksoj.) Sed la malkonstanteco forpre-nas esprimpovon, faciligante la ŝtoniĝon.

14

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉapitro III

Reagoj el ekstero

Pruntoj el ekstero. Komparo kun du akvujoj. Asimila

potenco. Eksteraj afiksoj. ”Administracio” kaj

”Administrejo”. Isto kaj isto. Interna sistemeco.

Batalo kun ”internacieco”. ”Interkonsento” kaj

”konvencio”.

Ke vortaro kaj gramatiko estas profunde interpenetritaj en Esperanto, tion montras ankaŭ la reagoj de la ekstero. Pli ol iu alia lingvo, Esperanto prunteprenis el ekstero dum mal-longa periodo tempa. Aperinte kun malgrandega vortaro, ĝi devis, pro la bezonoj de la uzado, egaliĝi al kapableco de la najbaroj vole, nevole. Tio estas fakto almenaŭ por la komuna lingvo kaj por tiuj el la kampoj teknikaj, kie Esperanto jam servas. En kelkaj aliaj kampoj teknikaj la enfluo ankoraŭ ne okazis, ĉar la uzo mankas.

Imagu akvujon novan kun iom da akvo kaj kelkaj fiŝoj. Me-tu ĝin inter plurajn aliajn akvujojn plenajn je akvo kun mul-tego da fiŝoj kaj malfermu kontakton inter ĉiuj per tuboj.

Kio okazos? En la malpli plenan tuj enfluos amase akvo kaj fiŝoj ĝis samalteco de la nivelo ĉie. Pri la aliaj sekvoj, inter-manĝado, naskado k.t.p. de la fiŝoj vi mem imagu.

Sufiĉe simila montriĝis la situacio de Esperanto inter naciaj lingvoj. ¯enerale ĝi sufiĉe firme rezistis kaj konservis sian ordeman karakteron eĉ dum kaj post la enfluo. La unueciga 15

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

potenco de la medio efikis iom simile kiel en Usono ĉe la en-migrinta loĝantaro. Tamen interesaj influoj estas observindaj.

Ekzemple enfluis certa kvanto da internaciaj vortoj kun sufiksoj ne Esperantaj, kiel redakcio, evolucio, administracio, redaktoro, direktoro. Ankoraŭ nun ili batalas kun aŭtentikaj Esperantaj formoj redaktejo, evoluo, administrejo, redaktisto, direktisto, kaj fakte vivas apude en lingvo. Kiu venkos en tiu konkurenco? Laŭ observo de la nunaj faktoj ŝajnas, ke pli sukcesas ĝenerale la Esperanta formo, se ĝia senco estas plen-egala kun la fremda, ekz. evoluo = evolucio, civilizo = civilizacio, sed kiam la senco estas iom malsama, la lingvo emas konservi ambaŭ por riĉigi siajn eblecojn de esprimado.

Administracio estas oportuna vorto por kovri ejon kaj aron de homoj, anoniman tuton de administrantaro en administrejo, kiun oni povu kulpigi pri multaj eraroj aŭ krimoj ne akuzante iun apartan personon. Same pri redakcio. Redaktoro estas funkcio, kiun povas plenumi okaza redaktanto aŭ profe-sia redaktisto. Same estis pri prezidento, kiu tamen preskaŭ malaperis sub la premo de la aŭtentika Esperanta formo prezidanto, malgraŭ la avantaĝoj konservi la eblecon uzi la adjek-tivon prezidenta (palaco aŭ dekreto).

Interesa estas la ekstera internacia influo ĉe -ist. En Esperanto tiu sufikso primitive montris profesion, sed la fremda ondo envenigis amason da internaciaj nomoj, kiel socialisto, kalvinisto k.t.p. Pro analogio oni baldaŭ diris Esperantisto.

Beaufront-isto k.t.p. La sufikso ricevis duan vivantan sencon, iom similan al tiu de -ano, ĉar oni ja diras ankoraŭ Luter-ano, kristano, ne nur laŭ fundamenta reguleco, sed ankaŭ pro analogio kun eksteraj vortoj Lutherans, Luthériens, Christians, Chrétiens.

16

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Similaĵo okazas ĉe landnomoj. Tiuj en malnovaj kontinentoj estas formataj el gentnomo kun sufikso -ujo (Italo, Italu-jo, Perso, Persujo). Dume tiuj de novaj landoj de Ameriko kaj Aŭstralio aperas male kiel geografiaj internaciaj nomoj: Ka-nado, Kolombio, Bolivio. ĉar ne ekzistas tie nacia gento, la lo-

ĝantojn oni nomas simple per aldono de la sufikso -an same kiel urbaj aŭ kontinentaj nomoj Parizano, Aŭstraliano, Kolom-biano.

La fakto, ke tiom multaj el tiaj nomoj finiĝas per -io, instigis analogie uzi Italio, Persio, ankaŭ sub influo de eksteraj internaciaj formoj Italie, Italien, Persia, Persien k.t.p. Kaj -io eĉ emis enkondukiĝi en la lingvon kiel geografia sufikso malgraŭ tre forta kontraŭstaro de Esperantista Akademio kaj oficialaj aŭ-

toritatoj. Se ĝi sukcesus, tiam eble ĉiuj landnomoj iam unu-formiĝus eĉ kontraŭ la internacieco, ĉar en laboristaj gazetoj oni vidis eĉ Kanadio, Meksikio (uzita de Zamenhof por distingi la landon de la ĉefurbo), kiuj estas tute ne internaciaj kaj eĉ iom monstraj.

Rimarkinda estas en Esperanto la ĉiutaga batalo inter la interna sistemeco, ema al unuecigo kaj la ekstera ”internacieco” malpli regula. La interna unueciga forto estas tiel granda, ke reguleco rekreiĝas el malreguleco por konformiĝi al la interna medio.

ĉar multaj vortoj eniris la lingvon kiel transformismo, kal-vinismo k.t.p., ismo fariĝis vivanta sufikso kaj libere uziĝas.

La batalo inter eksteraj kaj internaj fortoj estas la ĉiutaga vivado de Esperanto. Por ĉiu nova bezono de la lingvo ekzistas ĉiam du eblecoj: ĉu formi vorton el propra fonto, ĉu prun-ti el ekstero. Kiam ekzistas tre internacia formo, jam konata de multaj nacioj, kiel telefon aŭ telegraf, la vorto komprene-17

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ble ĝeneraliĝis rapide kaj eĉ ne lasis tempon al iu provaĵo kiel germana Fernsprecher (malproksimparolilo), sed kiam internacia vorto ne ekzistas aŭ kiam ĝi estas internacia nur laŭfor-me, sed ne laŭsence, la propra Esperantaĵo venkas la batalon.

lnterkonsento estas pli sukcesa ol konvencio, ĉar ĝi garantias pli da sekureco ol vorto, kiu signifas en aliaj lingvoj tro da malsamaj aferoj: kongreso, moro, dokumento k.t.p.

Ankaŭ la ofteco ludas sian rolon. Se temas pri vorto ne ti-om ofte uzata kiel kiropedist’ aŭ veterinar’, esprimo piedflegisto aŭ bestokuracisto multe pli sukcesas. La leĝo de la malpli granda peno efikas tie.

18

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉapitro IV

Ecoj karakterizaj

Priskribemo. Etiketoj. Germana kaj franca.

Konstruado propra kaj kopiema. Kreo kaj difinemo.

Juneco. Konfuzo kun artefariteco. Libereco.

Travidebleco. Chaucer kaj Rabelais. Analogio kaj

reguleco.

Cetere Esperanto estas priskribema lingvo, kiel la germa-na, kaj ne etiketa, kiel la franca. Tio parte devenas de la fakto, ke nur malmultaj homoj ofte kaj kutime parolas ĝin. La memoro retenas nur la ofte uzatajn vortojn. Kiam venas tempo paroli, la maloftaĵoj ne alsaltas laŭdezire al lipoj. Tiam, anstataŭ halti kaj serĉadi en tirkestoj, la parolanto trovas pli rapide eblecon fari mem vorton por priskribi la ideon aŭ la senton. Eĉ se li forgesis la vortojn plumo, krajono, kulero aŭ forko, li ĉiam povas komprenigi sin per skribilo kaj manĝilo (ilo por skribi, ilo por manĝi).

Katedralo estas tre taŭga vorto, sed ĉefpreĝejo certigas eĉ pli akuratan komprenon ĉie. Nun prenu vorton, kiel france su-sceptible, angle sensitive aŭ germane empfindlich. Por certigi seneraran komprenon, Esperanto ne kontentiĝas je sentema, sed priskribas iom detale ofendsentema. Tiuj priskribaĵoj ekzistas amase en Esperanto: ĵetfermi, mortfrapi, birdfluge k.t.p.

Kelkaj estas originalaj, kelkaj estas interesaj kombinaĵoj el memformado kaj ekstera internacieco, ne sona, sed konstrua.

19

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Vidu mirinda kiel tradukvalora egalaĵo de wunderbar, wonder-ful, merveilleux. En sama kategorio observu sentaŭgulo, akvo-falo, suboficiro, terpomo.

Same kiel Esperanto ŝuldas sian fundamentan vortaron al latina kaj germana fontoj, same ĝi esprimas ideojn laŭ la etiketa metodo (latina) kaj laŭ la priskriba maniero (german-slava). Inter la radikoj forte regas la romana elemento, sed en la tuta vivanta lingvo parolata certe regas ne la etiketa tradicio, kiel en la franca lingvo, sed multe pli la priskriba, kiel en la germana.

Kiu parolas france, tiu serĉas en abunda kaj riĉa tirkesta-ro la ĝustan etiketon por ideo. Lia scio de la lingvo mezuriĝos je lia kapablo memori kaj elekti ”ĉiam la ĝustan vorton”, kiu kovras la ideon tiel severe, kiel la latina surskribaĵo sur ĉiu botelo de la apotekisto. El tio la famo de la franca lingvo pri

”klareco” — kvazaŭ kodo — kaj ankaŭ ĝia karaktero de lingvo mortfiksita, finplena, definitiva.

Kiu parolas Esperante, tiu kreas grandan parton de siaj esprimoj uzante libere la ekzistantajn rimedojn kaj interalie la vivantajn sufiksojn kaj prefiksojn. Li penas malpli memori kaj elekti, ol krei kaj priskribi. La lingvo estas ankoraŭ juna. An-kaŭ ĝi malpli rapide eluziĝas ol naciaj lingvoj ĉiutage parolataj. La libereco estas ankaŭ multe pli granda ol en ili, kaj kom-pensas la malpli riĉan sperton. La proporcio de persona stam-po sur la parolo estas pli notinda kaj la ripetado malpli absolute reganta. La personeco de la parolanto aperas pli ol lia nacieco. Tiu priskriba libereco donas al la lingvo travideble-con, kiu ĝin igas aparte taŭga kiel tradukilo, ebligante alfor-miĝon pli proksiman al originala teksto ol tion kapablus pli rigida lingvo.

20

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Multflanke Esperanto similas anglan aŭ francan lingvon en la tempo de ilia juneco. Komparu ĝin ekzemple kun la lingvo de Chaucer aŭ Rabelais. Vi trovos tiun saman flekseblon kaj liberecon en uzado, kreado aŭ elektado de plej trafaj esprimoj. ĉe la franca lingvo de Rabelais vi sentas ĉiufraze la vig-lecon de la sufiksoj, ankoraŭ plene vivantaj. Se vi ĝin komparos kun la hodiaŭa franca lingvo, vi trovos multajn samajn diferencojn kiel inter Esperanto kaj tiu ĉi lasta.

Komparante Esperanton kun nacia lingvo, supraĵaj eks-

teruloj kalkulas ĉiujn diferencojn al konto de ” vivanteco” por unu kaj ”artefariteco” por la alia. ¯i estas grandega eraro. La plej gravaj diferencoj estas ŝuldataj al ”maljuneco” kaj ”juneco”, kio estas tute alia afero.

Ke vi devas diri france navals kaj fatals multnombre anstataŭ navaux kaj fataux, kiel vin instigas premanta analogio, sendube tiu fakto estas ”natura”, se vi nomas naturo la nuran imitadon de malnova tradicio. Male la senescepta regulo de Esperantaj multnombroj estas ”artefarita”, ĉar tiun tradicion antaŭvidis kaj eĉ antaŭdecidis D-ro Zamenhof. Tamen estas nediskutebla fakto, ke plej multaj Francoj sentas tute malna-turan lernejan devigon dirante fatals kaj navals kontraŭ sia emo analogia, kiu instigus ilin diri tute trankvile fataux kaj navaux kiel royaux kaj impériaux. Necesas haltiga rememoro pri instruo aŭ puno en lernejo. Dume nenio estas pli natura por Esperantistoj ol diri senescepte fatalaj, reĝaj, imperiaj laŭ konstanta kaj senĝena analogio, jam de longe fariĝinta sen-pripensa kutimo.

21

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉapitro V

Esprimaj rimedoj

Sentoj kaj ideoj. Logiko kaj pasio. Esprimiloj. Sona

plilaŭtigo. Aliordigo. Ripeto, forigo, aldono. Kreo aŭ

modifo. Logiko kaj Analogio. Eg- kaj aĉ-. La vera

bazo de reguleco. Senco subjektiva kaj objektiva.

Valora kaj estetika juĝo. El’ de Profesoro Christaller.

Estas konate, ke ĉiu lingvo servas por esprimi sentojn kaj ideojn, plej ofte ambaŭ kune. Jen ekzemple du frazoj:

A) ŝi eliris el la vendejo je la deka. Mi estis atendinta ŝin ekstere de la naŭa kaj duono. La pluvo tre malsekigis min.

B) finfine ŝi aperis el tiu butikaĉo! Horojn mi atendegis sub pluvo kaj estis dronigita ĝis ĉemizo!

La unua frazo (A) estas tipo de lingvo intelekta, logika, akurata, senpasia, simpla komuniko de faktoj, kiel oni postulas de enketa juĝisto aŭ honesta protokolanto. La dua (B) estas tipo de lingvo senta, pasia, intencanta malpli la komunikon de la faktoj ol la samtempan nereteneblan esprimon de forta malkontenteco kaj bezonon kompatigi aŭ indignigi la aŭ-

danton.

Komparante ambaŭ frazojn aŭskulte, kiel ili sonas al ore-lo, vi baldaŭ observos, kiujn rimedojn oni uzas por ion esprimi (krom komuniki). Ni disponas jenon:

1: Sona plilaŭtigo de iu aŭ alia frazero. Rediru la simplan fra-22

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

zon A, sed plilaŭtigante la vorton ”deka”, jam tuj vi ricevos iom da sango kaj sento en tiun simplan aserton.

2: Aranĝo de la frazo en iu aŭ alia ordo. Metu la esprimon ”je la deka” al la komenco de la frazo. Ankaŭ tiel vi ricevas ioman diferencon favoran al sentesprimo. Aldonante la sonan plilaŭtigon, la diferenco estas tre sentebla.

3: Ripeto aŭ forigo de vortoj. Diru ”mi atendis, mi atendis, mi atendis”. Tuj oni sentos kompaton al vi kaj simpatios kun via sufero trafe esprimita. Forigo de vortoj ankaŭ efikas: ”Dek minutoj, kvaronhoro, duonhoro. fine ŝi!” La verbo malaperis, sed la sento kreskis. Se vi klopodas esprimi vian surprizon pri tio, ke sinjoro X fariĝis ministro, kaj vian konvinkon, ke li estas nekapabla por tiu posteno, aŭdu, kiel efikas radikala ŝparo de vortoj: ”Li? Ministro? Nu!”; kompreneble aldono de vortoj —

same kiel forigo — estas ankaŭ esprimrimedo, kvankam ne ĉiam la plej potenca: ”Li? Ministro? Tia azeno? Nu, la respubli-ko havos belan kapon” k.t.p.

Jen tri konstantaj rimedoj por esprimi sentojn. Kiel vi mem rimarkis, ili estas nerektaj rimedoj, t.e. ili ne kuŝas en la vortoj mem, sed nur en ilia elparolo aŭ aranĝo.

Nun venas la rektaj rimedoj troveblaj en la vortoj mem: 4: Elekto inter ekzistantaj vortoj. Dirante ”Je la deka ŝi eliris”

kun pli forta akcento sur ”deka”, vi esprimis senton samtempe kun akurata konstato. Se vi preferis elekti la vorton ”finfine” anstataŭ ”je la deka”, tio montras, ke via indigno pri la longa atendado estis pli forta ol via deziro akurate informi. La

ĝustan informon vi oferis al la impresa ekkrio.

Simile, dirante ”horojn mi atendis”, vi oferas ne nur la pre-cizecon, sed eĉ la veron, ĉar fakte vi atendis nur duonhoron, sed tiuj 30 minutoj ŝajnis al vi horoj kaj tion vi sentas kaj 23

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

emas sentigi al via aŭdanto. Tiu mensogo estas nur speco de trograndigo, unu el la plej oftaj formoj de sentesprimo. ¯i ne estas profunde pli mensoga ol multaj koloroj kaj linioj de artisto, kiu vidas la naturon alia ol fotografilo. Same pri ”dronigita” aŭ ”malseka ĝis ĉemizo”.

5: Kreo aŭ modifo de vortoj. Tiu ĉi paragrafo estu ja nur aldono al la kvara. Via varma malkontenteco ne lasas vin alu-di al la magazeno, (kie restadis la sinjorino) sub trankvila teknika nomo. Brule necesas ankaŭ ĝin insulti pro indigno. Estas juko, nepra bezono. Vi do nature elektos butiko anstataŭ vendejo, ĉar jam pli senvaloriga. Sed tie helpas vin la krea ebleco en la lingvo. Butiko ne sufiĉas. Devas esti butikaĉo. Oportuna sufikso -aĉ, kvazaŭ aldonebla kraĉo, taŭgas por esprimi la furiozan senton kontraŭ la kulpa loko.

Simile pri ”atendegis”. Se vi diras ”mi atendis longe”, eĉ ”tre longe”, neniu sento vibras tie. ¯i estas tro logika, tro intelekta. Sed atendegi almenaŭ sonas iom forte. La pligrandiga sufikso -eg frapas tie pro neatenditeco. ¯i respondas al via bezono pri trograndigo kaj disponiĝas tre oportune.

Nu, bonvolu observi tamen unu diferencon inter -aĉ kaj -

eg- uzataj tie, kiel tre vivantaj esprimiloj de sento. Kiam vi diras, ke vi ”atendegis” aŭ riproĉas vian filon pri ”erarego”, iom da logiko restas en la uzo. Kvankam la ĉefa eg-eco sendube brulas en via propra koro, tamen iom da ĝi efektive kaj fakte apartenas al la longa atendado aŭ granda eraro. Sed kiam la plej bonan magazenon en la urbo vi kolere nomis ”butikaĉo” nur pro momenta persona kaŭzo, tiam absolute neni-om da logiko restas en tia uzo. La aĉ-eco fakte kuŝas nur ĉe vi, en la pasia koloro ombrumanta, pro pure persona kaj momenta kaŭzo, vian rigardon al tiu respektinda vendejo.

24

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

”Nu”, ekkrios severa leganto, ”tiam vi ne rajtas uzi la sufikson. La lingvo devas esti logika.” Se tiel estus, ho kara seve-rulo, tiam la lingvo estus plene mortinta, seka kiel ŝtona skeleto kaj juste meritanta ĉiujn eksterajn antaŭjuĝojn pri ”artefariteco”. Eĉ pli. Neniu povus ĝin paroli, ĉar neniu estas logika. Vi ja mem ofte diras, ke virinoj ne estas logikaj. Estu modesta: la homo — inkluzive viroj — ne estas logika besto. ¯in regas ne la logiko, sed la sentoj. Lingvo nekapabla ilin esprimi ne estus lingvo, sed matematiko.

Nu, je kio do utilas la granda reguleco de Esperanto? Sur kio ĝi bazas, se ne sur logiko? La respondo estas klara: la reguleco estas granda faciligo al libera uzo de la lingvo, sed ĝi bazas ne tiom sur logiko, kiom sur analogio, natura emo de la memoro al malpli da laboro, t.e. al tuja trovo de la samaj formoj en la samaj cirkonstancoj.

Rigardu bone la aferon pri ”butikaĉo”. Tre ofte -aĉ havas sencon faktan, teknikan, do logikan, se vi volas. Tiun econ vi kredeble konsentos al ĝi en la vorto ”butikaĉo” signifanta de ĉiuj konatan malbonan, etan, mizeran butikon en iu ekstera kvartalo de la urbo. Same pri ”veturilaĉo” signifanta malno-van, difektitan ĉaron forlasitan en iu angulo de vilaĝo kaj sole disponeblan post invado de armeo kaj rabado de ĉiuj aŭto-mobiloj kaj taŭgaj veturiloj.

Tamen pripensu momente. Tiuj samaj butikaĉo kaj vetu-

rilaĉo povus fariĝi palacaj trezoroj al sovaĝaj pilgrimantoj en afrika dezerto aŭ eĉ al infanoj de montarloko neniam vidin-taj ion pli bonan. Male ni ĵus konstatis, ke la plej bela vendo-palaco kaj luksa aŭtomobilo facile ricevas bapton kiel butikaĉo kaj veturilaĉo, se ili kaŭzis al vi malagrablan atendadon.

Kion konkludi?

25

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Ke la tuto estas afero de juĝo. Kiam la juĝo estas ĝenerala, vi trovas la uzon logika; kiam ĝi estas persona, vi plendas pri mallogiko. Fakte la ideo de aĉ-eco ĉiam sidas en la parolanto mem multe pli ol en la objekto. La uzo subjektiva estas eĉ multe pli ofta tie ol la objektiva. Tial potenca analogio regas kaj, aŭdinte vin ekkrii ”butikaĉo” kaj ”veturilaĉo”, la infano aŭ alia ripetanto tute nature emos diri ”knabaĉo” al tiu, kiu lin batas, aŭ ”snuraĉo” al tio, kio rompiĝas sub liaj fingroj, kiam li penas fari pakaĵon.

ĉar la homoj estas ĉie similaj, tia uzo ekzistas en ĉiuj lingvoj sub iu aŭ alia formo kaj neniel povus fariĝi kaŭzo de mis-kompreno. fine en ĉiuj okazoj tamen regas la ideo pri aĉ-eco en la parolanto aŭ en la objekto.

La samo okazus al supozita sufikso el’ (iam proponita de Prof. Christaller por montri la malon de aĉ’, do belon, bonon, admiron, ŝaton, laŭ vortoj kiel anĝelo, modelo, ĉielo, belo, mielo k.t.p.). Lingvo ne posedanta tian ”admiran” sufikson uzas bildojn por ĝin anstataŭi. ¯i diras ”anĝelo” por hom-elo (bonega homo) aŭ ”nektaro” por vin-elo (bonega vino) k.t.p.

La procedo estas bone konata kaj neniu eraras pri ĝi aŭ esperas trovi verajn blankplumajn flugilojn sub la ĉemizo de la bonkora homo nomita ”anĝelo”.

26

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉapitro VI

Logiko kaj sento

Esprimo de ”nuancoj”. Logikaj distingoj. Sentaj

distingoj. Sama listo de rimedoj. Insisto. ĉu. Vera kaj falsa demando. Ne. Mallogika uzo de la neo kaj

malo. Ironio. Kontrolo de la kompreno. Telefona

stilo. Bildoj. Propraj kaj internaciaj. Du roloj de

sufiksoj. Komparo de la rimedoj en Esperanto kaj

aliaj lingvoj.

En antaŭa ĉapitro ni donis liston de diversaj rimedoj uzataj (plej ofte senkonscie) por esprimi sentojn. Nu, tiuj samaj rimedoj povus esti ankaŭ uzataj por esprimi logikan ideon. Fakte ĉiu ajn lingva rimedo povas servi al unu aŭ la alia kaj plej ofte al ambaŭ samtempe. Estas afero de grado.

Ni reprenu la kvar aŭ kvin notitajn rimedklasojn, unue la nerektajn:

1-e: Sona plilaŭtigo de iu aŭ alia frazero.

Jen senkolora frazo: ”Li venis je la oka”. Diru nun kun forta akcento: ”Je la oka li venis” (ne je la naŭa). Tiu plilaŭtigo certe montras logikan distingon kaj insiston pri akurata fakto. Se vi diras nun ”Je la oka? Vi frenezas. Mi bezonas ripozi dimanĉon matene.” Tiam vi sentas evidente kaj aŭdeble indignon, ke oni kuraĝas proponi al vi tiel frumatenan inviton aŭ ordonon.

Tie estas ne nur plilaŭtigo, sed vere alitonigo, kiu transformas 27

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

la frazon kvazaŭ en demandon, duone indignan, duone mo-

kan. En simpla ordono kiel ”Venu je la oka, ne je la naŭa” diferenco en la tono aŭdigus, ĉu temas nur pri logika aŭ krome pri avertriproĉa insisto.

2-e: ŝanĝo en la ordo de la frazo.

Se vi diras ”Vi aĉetu tian skatolon, ne alispecan”, la plilaŭti-go jam efikas. Tamen, same kiel en la ĉi supra ekzemplo, ia ŝanĝo de la ordo en la frazo ankoraŭ pli impresas: ”Tian skatolon vi aĉetu, ne alispecan”. Tie temas certe pri teknika ordono, do insisto kun senco ĉefe logika. Sed se vi, reveninte, aŭdas la komisianton ekkrii ”Tian skatolon vi kuraĝis aĉeti!”, tiam certe vi tuj komprenas lian senton pri miro kaj malkontenteco, esprimitan per la frazaranĝo kaj plilaŭtigo samtempe.

Sub tiu ĉi sama kategorio rimarku la uzon de demanda aŭ nea formoj. La logika uzo de ĉu estas ja la demanda, kiel en la tipa ”ĉu vi venos aŭ ne?”, sed en ”ĉu vi povis tiel agi?” la logiko jam preskaŭ malaperis kaj la sento regas. Temas ne pri demando, ĉar oni ĵus konstatis, ke vi agis tiel kaj do ja povis agi tiel, sed la demanda ordo tie montras miron, surprizon, eble ĉagrenon. Tamen en Esperanto la vorto ĉu estas tiel forte logika en la uzado, ke ĝenerale tiuj falsaj demandoj kun senta esprimeco konsistas pli ofte en ordoŝanĝo en la frazo sen ĉu.

Vidu ekzemple: ”Eliri nokte sen lumo? Koran dankon, mi pre-teras atendi hejme.”

Mallogika uzo de la neo kun senta forto estas konata en ironio aŭ en plendo. Malriĉaj laboristoj okupataj je iu riparo en palaco de milionulo babilas inter si laborante, dum la mas-trino ankoraŭ dormas aŭ legas en lito supre: ”La malfeliĉulino 28

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

neniam havas libertempon, ne havas por manĝi, nek por trin-ki, nenion en la kelo, nenion en la banko, …!”

Rimarkinde tia uzo ne tre ofte okazas en Esperanto, dum

ĝi estas oftaĵo en multaj lingvoj. Kial? ĉar ironio estas unu el la malplej internaciaj aferoj. ŝerco, kiu ridigas en unu lando, tute ne efikas en alia pro malsimileco de kutimoj. Tiam la ĉion reganta sankcio de la kompreno aŭ nekompreno mal-kuraĝigas kaj maloftigas en internacia lingvo tro riskajn aŭ malprudentajn esprimojn sur tiu kampo. Atentinda fenomeno.

3-e: Forigo aŭ ripeto de vortoj.

Ni prenu la unuan disponeblan rimedon, la forigon de vortoj: ”Skatolon? Ne. Keston prefere!” Jen kvazaŭ telefona interparolo. ĉiuj verboj, pronomoj k.t.p. mankas. Tie la forigo de vortoj antaŭ ĉio helpas logikon. La celo estas precizigo teknika. Sed aŭdu alian telefonan interparolon: ”Min, prezidanto?

Neniam!” Tie la forigo de vortoj havas akre sentan signifon kaj vi tuj komprenas kun kia malplezuro la parolanto sin de-fendas kontraŭ nedezirata elekto.

Nun revenu al la rektaj rimedoj, elĉerpeblaj el la vortoj mem:

4-e: Elekto inter ekzistantaj vortoj.

Elektu ekzemple la vortojn paroli kaj bleki. Jen tute logika uzo de ĝi: ”Homoj parolas, bestoj blekas.” Tio estas scienca konstato. Se vi nun ekkrias en diskuto: ”Neeble interparoli! Vi nur blekas kaj insultas!” Tiam certe la elekto de la vorto blekas havas malpli logikan intencon oI nereteneblan sentan signifon. Sub tiu ĉi kategorio vi povas ekzameni ĉiujn bildojn uzatajn en la 29

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

lingvo. Ju pli nelogikaj, eĉ mallogikaj ili ŝajnas, des pli forta estas la sento esprimata.

Por kompreni, kial vi ĵus povis nomi elefanto vian ĉarman delikatan filineton, necesas ekscii, ke ŝi renversis tason da teo kaj marŝis sur vian plej belan silkan robon! Tiam oni ekkom-patas vian senton, forte esprimitan.

Esperanto elĉerpas siajn bildojn el tri ĉefaj fontoj: propraj-komunaj, propraj-personaj kaj eksteraj-tradukitaj. Tiu ĉi lasta klaso ekzistas en ĉiuj lingvoj, kiuj konstante pruntas unu al alia, ĉar la homoj havas ĉie similajn emojn. Do en Esperanto, kiel en plej multaj aliaj lingvoj, oni diras ”forta kiel leono”, nomas malican knabon ”diableto” aŭ priskribas malbonan ju-nulon kiel ”sentaŭgulon”. Tiu ĉi lasta vorto estas internacia kopiaĵo tipa kun laŭvortaj egalaĵoj en preskaŭ ĉiuj lingvoj (france: propre à rien aŭ vaurien, angle good for nothing k.t.p.).

Sed ĉiu Esperantoparolanto kreas proprajn bildojn laŭbe-zone aŭ ripetas tiujn aŭditajn de ceteraj homoj, do la lingvo posedas jam sian apartan materialon tiurilate kaj riĉigas ĝin per uzado. Cetere kategorioj estas tie neniel solidaj. ĉu la uzo de ”bleki”, ĉi supre notita, estas propra aŭ kopiita? ĉiukaze ĝi respondas al nepra senta bezono, kaj la uzantoj, kiuj ĝin ripetas en simila okazo, plej ofte ne pensas al sia propra gepatra lingvo.

5-e: Kreo aŭ modifo de vortoj.

Sub tiu kategorio de rimedoj envenas la riĉa produktado per vortkombinoj kaj ĉefe per prefiksoj kaj sufiksoj. Ilian uzon por logikaj celoj instruas ĉiu gramatiko. Se vin informas kom-petentuloj, ke ”la fosistoj malkovris romanan vazegon malfacile transporteblan”, vi ja ne aŭdus el la uzitaj sufiksoj ion alian 30

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ol pure logikan, sed se vi priskribas iun kiel ”Azenego! Neaŭs-kultebla ulo!” vi certe montros nek admiran, nek ŝatan senton al tiu malplaĉanto kaj oni povos konstati, ke vi uzis la sufiksojn malpli logike ol subjektive.

Nu, se vi komparas diversajn naciajn lingvojn kun Espe-

ranto rilate al tiuj kvinspecaj disponeblaj esprim-rimedoj, vi povos iel mezuri ilian relativan riĉecon en viveco kaj trafeco.

Rigardu la nerektajn rimedojn denove:

Sub paragrafo unua (plilaŭtigo sona) la kapablecoj estas pli-malpli egalaj. Oni disponas tiun eblecon sufiĉe abunde.

Sub klaso dua (aliordigo en la frazo) Esperanto havas ian avantaĝon pro sia granda libereco tiurilate. ĉar en ĝi la ordo de vortoj ne havas fiksan logikan rolon, tiu rimedo disponiĝas libere por insistaj celoj aŭ sentesprimaj bezonoj.

ĉe la tria rimedspeco (ripeto, forigo) la kapablecoj estas denove pli malpli egalaj kaj tiun rimedon konas ŝajne ĉiuj lingvoj.

Nun atentu ree pri la rektaj rimedoj:

La kvaran (elekton inter sinonimoj) la malnovaj lingvoj posedas pli riĉe ol Esperanto havante pli vastan kvanton de ra-dikvortoj en sia disponebla materialo.

Male sub paragrafo kvina (kreo kaj modifo de vortoj) Esperanto disponas preskaŭ senliman fonton kaj vivran riĉecon ĉiam malfermitan, kiu mankas al fiksitaj lingvoj.

Tio ĉi estas ĝia eco plej tipa kaj meritas apartan ĉapitron.

31

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉapitro VII

Diversaj roloj de afiksoj

Unueco de senco. Varieco de roloj. Mal-. Mortinta

kaj vivanta. Influo de la uzofteco. Kelkaj sufiksoj. Tri gradoj de stato. Vortara enkorpiĝo kaj senca limigo.

fiksitaj blokoj. Plena forto nur logika. Spica valoro

senta. Dependo de la uzofteco. La leĝo de Meillet.

Eluzo. Sindefendo de la lingvo kontraŭ eluzo. Emo al

novaj formoj. Malfortiĝo pro kutimo. Frapeco per

eksterkutimeco.

Afiksoj en Esperanto konservas unuecon de senco, sed ilia praktika rolo varias en diversaj okazoj. Ilin observante en la vivo lingva oni povos ekkoni ilian espriman valoron kaj eĉ mezuri gradojn.

Rigardu mal-, ekzemple. En la vorto malgranda ĝia valoro estas nur etimologia aŭ memorhelpa. fluaj uzantoj de la lingvo jam delonge ne plu pensas pri la malo de granda. Ili kutimas senkonscie uzi unupense kaj unuparole malgranda same kiel france petit, germane klein aŭ angle small. Tie la rolo limi-

ĝas al faciligo por lernantoj de la lingvo.

Se vi diras malsimpla, tiam la penso videble intervenas por serĉi kaj montri la malon de simpla, kreante sinonimon al komplika. En tiu okazo la rolo de mal- estas ankoraŭ viva logika senctransformo.

Nun sonos al viaj oreloj la jena frazo: ”Kiam li ricevis, kiel 32

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

solan dankon, tiun efektivan malsalajron, li kompreneble malridis.” Tiam certe la penso de la parolanto kaptis mal- por ĝin utiligi kiel esprimilon de sento pli ol de logiko.

Se vi serĉos kaj enklasigos grandan kvanton da tiaj ekzemploj, vi baldaŭ trovos mem la kondiĉojn de tiuj diversaj gradoj. Ili ĉefe dependas de la ofteco. Malgranda estas uzata tiom da milionfojoj kiom granda, kaj fariĝis unu el la plej kutimaj vortoj de la lingvo. Por esprimi forte la senton pri malgrande-co necesas nun uzi eta, ĉar malpli eluzita. Malsimpla estas jam multe pli malofta ol malgranda, sed malridi aŭ malsalajro estas tiel maloftaj, ke ili frapas. ¯uste tiun frapecon pro malofteco la forta sento uzas por esprimigi kaj impresi la aŭdanton.

Similan observon oni povas fari pri multaj afiksoj en la lingvo, ĉefe sufiksoj. Ekzamenu laŭgrade:

mirinda

leginda

rigardinda

Esperantisto

Einstein-isto

frazisto

timema

kantema

frazema

ĉambrego

ĝardenego

tagmanĝego

beleta

liteto

sinjoreto

rideti

dormeti

rigardeti

tranĉilo

manĝilo

sukcesilo

En vortoj de la unua kolono (mirinda, beleta, tranĉilo k.t.p.) la sufikso tiom ”mortis” aŭ enkorpiĝis, ke ĉiuj vortoj de tiu klaso jam akiris apartan sencon kiel etiketo de unu ideo speciala (aŭ nomo de unu aparta objekto). Ili ne plu kovras la tutan logikan kampon regatan de la sufikso. Ekzemple tranĉi-lo ne signifas ĉian eblan ilon por tranĉi, sed nur unu specialan tre komunan specon. ĉambrego havas jam propran apartan sencon de loko, kie oni povas organizi kunvenon aŭ paro-33

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ladon. Rideti ne signifas etan ridon, sed alian multe pli afa-blan lumiĝon de la vizaĝo. Tiuj vortoj fariĝis tutoj kun fiksa bloka senco. La rolo de la sufikso reduktigis al nura memor-helpilo en lernado de vortoj.

Tiuj de la dua kolono konservas la vivan uzon de la sufikso, aldonebla al radiko kun plena logika forto (leg-inda, kantema, dorm-eti).

Sed la vortoj de la tria kolono montras eĉ ankoraŭ pli vivan uzon de la sufikso kun spica valoro senta. En ili suferas iom la logiko, sed impresas la kontenteco de la knabeto pri

”tagmanĝego” (kiu eble tute ne estus ega por vi, sed ŝajnis al li tia) aŭ la moko de la kritikanto pri la ”frazisto” , kiu uzis fla-tan paroladon kiel ”sukcesilon” por akiri postenon.

Nu, tiuj tri kolonoj ankaŭ korespondas al gradoj de uzofteco. Por la unua la uzofteco estas tiel granda, ke la sufikso perdis tie sian apartan vivon kaj enkorpiĝis aŭ ”mortis”. Por la dua, la uzofteco estas malpli granda kaj oni sentas ankoraŭ la pensan intervenon formi la vorton kun intenco logika. Por la tria la uzo estas escepta, malofta. Pro tio ĝi frapas kaj taŭgas por esprimi senton.

Tiuj ekzemploj konfirmas la konatan lingvosciencan leĝon de Meillet, asertantan, ke ĉiufoje, kiam lingvero estas parolata, ĝi perdas iom de sia esprima potenco.

Estas interesa kaj eĉ admirinda fenomeno, kiamaniere lingvoj reagas kontraŭ tiu konstanta perdado, trovante ĉiam no-vajn rimedojn por renaĝi kontraŭ la fluo. Vidu Esperanton mem. La sufikso eg’ estas vivoplena, tiel sangoriĉa, ke ni ĉiuj emas ĝin uzadi ofte kaj oftege por kontentigi nian naturan bezonon al trograndigo. Italoj uzas -issimo. Nu, en vortoj kiel ĉambrego, pordego, belega ĝi jam mortis. ¯i kunlaboris por krei 34

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

tiujn fiksajn etiketojn, sed ĝi perdis ĉiun sendependan forton por surrajdi, sproni kaj influi la radikon. Do kiel fari, se ni bezonas esprimi nian pasion por grandigo rilate al ĉambro, pordo aŭ bela? Nu la lingvo neniam estas embarasata. Tiam la ŝatata sufikso, trovante la pordon fermita, eniras tra la fene-stro. ¯i alivestiĝas kiel adjektivo aŭ adverbo kaj, antaŭ ol vi havis tempon tion konstati, vi jam ekkriis ega ĉambro, ega pordo aŭ ege bela. Tie la sento kaj vivo forte korbatas. Eg’, nia karulo ĉiuminuta, ne konsentas morti, eĉ ne ripozi. Tro san-goplena ĝi estas.

Similon ni jam rimarkis pri et’ en parenca okazo. Perdinte forton en tro uzita dometo, ĝi retrovas ĝin en eta domo. Vidu kiel kantema, parolema, plorema jam ricevis per uzo veston de

ĝenerala kutimo. Ili jam etiketas konstantajn kvalitojn aŭ malkvalitojn. Se io subite okazis al vi kaj vi sentas boli en vi mem la deziron aŭ bezonon kanti, aŭ plori, aŭ paroli, vi ja ne diros: mi estas kantema, aŭ plorema, aŭ parolema. Tio estus kvazaŭ diri: mi estas blondhara aŭ bluokula. Ne, vi diros move: mi estas ema kanti aŭ ema paroli. Vi diros eĉ ankoraŭ pli for-tesprime: mi emas plori. Kaj jen via sufikso jam fariĝis, ne nur adjektivo, sed eĉ verbo … por ke ĝi povu vivi.

Se vi aŭdis tro multfoje ”paliĝis”, vi trovos ĝin tro eluzita kaj ne sufiĉe forta por esprimi vian impreson rakontante pri malfeliĉa homo, kiu aŭdas pri mortigo de la filo. ”Lia vizaĝo pali-

ĝis” ne taŭgas. Ankaŭ ne ”blankiĝis”. Sed kiel forte sonas la malpli kutima formo ”iĝis pala” aŭ ”iĝis blanka”!

Kontraŭe, ĉar vi pli kutimas aŭdi ke sinjoro A. aŭ B. fariĝis grafo aŭ iĝis kapitano, vi nature diros, ke li grafiĝis aŭ ke li kapitaniĝis por esprimi mokon. ĉiam la nekutima, do ne elu-35

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

zita, eĉ neatendita esprimo estas la plej trafa por esprimi sentan koloron.

36

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉapitro VIII

Sento kaj gramatiko

Sentaj intervenoj en elementajn signojn

gramatikajn. Sentoplena uzo de -as, -o, -a, -e. Libera

rajdado sur sintakso. Nelogika uzo de verbaj tempoj

kaj modoj: -us, -u. Falsaj neoj. Falsaj demandoj.

Diferenco inter aserto, priskribo kaj esprimo de

sentoj. Fotografado kaj pentrado. Komuna lingvo kaj

literaturo.

Ni konstatis la emon de la sentoj elekti prefere kiel plej trafan esprimilon ĉiam la malplej kutiman formon. Tiun

emon oni konstatas ne nur en ordigo de la vortoj en frazo aŭ en uzo de sufiksoj, sed eĉ en rimarkindaj influoj ĉe la plej simplaj elementaj signoj gramatikaj, kiel. -o, -a, -e, -as, -is k.t.p.

La plej konata estas la verbigo de adjektivoj: ”El la maro roko grandegas.” ĉiu sentas la esprimfortan diferencon inter tio kaj ”estas grandega”. Same ”la maro bluas” aŭ ”la kampoj verdas”. lu klopodis klarigi tiun fenomenon asertante, ke verdas similas kvazaŭ agon, kiel brilas aŭ radias. Li ne bezonis tiom klopodi. Certe la impreso estas simila, sed la lingva kaŭ-

zo de la uzo estas antaŭ ĉio la malofteco de la formo kaj pro tio ĝia frapeco.

Ion tute similan vi rimarkos ĉe ”imperiestre” anstataŭ ”kiel imperiestro” por priskribi tonon de ordono, aŭ ”instruista” an-37

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

stataŭ ”de instruisto” por priskribi prelegon. Ne cerbumu longe por serĉi abstraktajn filozofaĵojn, se mi ekkrios kiel blanka! kiom blanke! aŭ kia blanko! ekvidante la ĉionkovrantan ne-

ĝon je la unua vintra mateno. La plej forta estas la plej nekutima, nenio pli.

fine, la gramatiko ne ekzistis en ĉielo antaŭ ol naskiĝis homoj. ¯i estas nur konvencio por faciligi — kaj foje malfacili-gi — la studon pri lingvoj. Miljarojn la homoj uzis hakilojn ŝtonajn kaj poste metalajn antaŭ ol lerni, ĉu hakilo estas sub-stantivo kaj haki verbo. Eĉ hodiaŭ la angla lingvo ne diferen-cigas inter vesto kaj vesti (dress).

Eĉ ankoraŭ pli libera estas la rajdado de la sentoj sur la sintakso kaj ilia dancado kun la verbaj tempoj kaj modoj. Tie vi povos observi la plej petolajn forvagojn el la rekta vojo de la strato Logiko. Vi rakontas aferon, kiu okazis hieraŭ, do en la pasinteco, kaj jen mi aŭdas vin diri ”jen alvenas tiu fripono, eniras sensalute, iras al la ŝranko …”

ĉu tio estas logika ? Ne, sed vi uzis -as anstataŭ -is por esprimi vian surprizon kaj igi min kompreni ĝin. Multaj lingvoj faras la samon, ĉar ili ne havas pli taŭgan rimedon.

Vi kare amas vian fileton kaj ne deziras al li doloron. Tamen oni aŭdis vin diri al la knabeto: ”Metu la manon al la forno kaj vi ja bruligos vin”. ĉu vi efektive ordonas kaj volas, ke li faru tion ? Male, vi avertas, ke li ne faru. Logike vi devus diri

”se vi metos …”, sed tio estus tro trankvila. Simile vi krias: ”Nu, prenu la tutan kukon sur vian teleron, kial ne? Ni lekos niajn fingrojn dume.” Tio estas ironio, ĉar li eltranĉis por si tro lar-

ĝan pecon. Tiu mallogikaĵo esprimas mokon, hontigon.

Esperanto posedas apartan formon por supozoj, hipotezoj, tio estas la verba finaĵo -us, ĝenerale uzata kun se. Logiko in-38

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

struas diri: ”Se vi aĉetus aŭtomobilon, vi konstatus, ke ĝi poste kaŭzas sufiĉe grandan elspezon ĉiujare pro riparoj, purigado k.t.p.”

Tiel oni diras logike, tiel oni skribas eble en lernolibroj. Sed neniu parolas tiel. Kun sento kaj vivo la informanto ekkrias:

”Aĉetu maŝinon kaj vi vidos, kiom ĝi kostas ĉiujare!” Kial uzi ordonan formon kun -u anstataŭ la logika supoza formo kun

-us? Vi povus egale bone demandi kial vivi, kial ami.

Sed ne haltu tie. La logika formo por la deziro estas ĝuste

-u, kaj ni devus diri: ”Mi povu iam vojaĝi al Romo!” Tamen vi konstante aŭdas: ”Se mi povus iam vojaĝi al Romo!” Tiu mallogikaĵo esprimas sopiron. ¯i estas falsa supozo.

La tuta sintakso de vivanta lingvo abundas en tiaj falsaj supozoj, falsaj demandoj, falsaj neoj. La angla lingvo konstante uzas ”ĉu vi faris?” post asertoj, ke vi efektive faris ion. An-kaŭ en Esperanto ni ŝatas esprimi per ĉu, per kiom aŭ per ne nian surprizon, kiam ekzistas neniu ajn intenco demanda aŭ nea: ”ĉu vi parolas tiel al via panjo? Kiom da fojoj mi jam klarigis al vi?” Simile: ”Janĉjo, vi ne faris tion!” kiam la fakto frapis la okulojn viajn kaj vi jam ekriproĉas.

Multaj hindo-eŭropaj lingvoj esprimas miron per tiaj esprimoj: ”Vi ne diras!” kaj admiron per rimarkindaj demandaj formoj kiel ekzemple ”Kion li posedas kiel sanon, fortikecon, elastecon?” Esperanto kontentigas per pli simplaj formoj kiel:

”Kia sano, fortikeco, elasteco!” aŭ, por esprimi surprizon, la nudan kaj tre fortan ”ĉu?” ekster la logika senco kaj starantan sole.

Lingvo absolute logika devus enteni apartajn gramatikajn formojn por esprimi ĉiujn sentojn. Tiam ĝi bezonus neniajn tiajn ”nerektajn ” esprimrimedojn. Sed eble mankus tiam salo 39

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

kaj vivo. ĉar ekzistas granda diferenco inter esprimi senton kaj nur aserti aŭ eĉ priskribi ĝin.

Mi ja povas tute bone trovi la trafajn vortojn por diri, ke

,.,Min tre surprizas via neanoncita alveno. ¯i min frapas kaj kor-tuŝas.” La sento estas tie asertita kaj priskribita. Sed se vi ekkrios: ”Vi, tie ci! Ne eble! Ho mia Janĉjol” Tiam la sento estos esprimita. La diferenco estas grandega, kvankam la senco tute sama.

Simile diferenco apartigas arton de simpla fotografado aŭ de nura muldado je mortinta figuro. Esprimante sian impreson, artisto forlasas logikan akuratecon, forigas, trograndigas, elektas, emas frapi per malkutimaj, eksterordinaraj formoj.

Tion oni nomas lia originaleco.

ĉiu lingvo posedas sian originalecon en la komunaj spon-tanaj esprimiloj uzataj kaj ripetataj de siaj parolantoj, sed ankaŭ en tio, samkiel pri vortradikoj, la lingvoj estas interpa-rencaj.

Se temas ne pri spontana kaj komuna parolado, sed pri el-laborita kaj tute persona elekto de tiaj esprimiloj, kun intenco daŭre impresa kaj estetika, tiam ni tuŝas la kampon de literaturo.

40

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉapitro IX

Sentoj kaj internacieco

Rezultatoj de la studo. Nura ekgusto. Kompara

stilistiko. Internacia komuneco. Samaj bezonoj.

Similaj procedoj. Miro kaj admiro. Hako, ripetado:,

trograndigo. Ironio. Sankcio de la kompreno.

Unueco. Influoj de la ekstero. Reagoj. Limigita

internacieco okcidenta. Influo de la Oriento.

Esperantaj propraĵoj. Malsukceso de -ĉj kaj -nj.

¯ia klarigo.

La antaŭaj ĉapitroj ne pretendas esti plena kaj sistema studo de ĉiuj esprimrimedoj en Esperanto. Ili celas nur ek-montri la vojon al tia studo, kiu estus vasta kaj interesplena laborkampo por serĉistoj en lingvoscienco.

¯is nun oni plej ofte studis lingvojn el nura vidpunkto de iliaj ekzistantaj elementoj. Valorus ilin ekstudi ankaŭ el vidpunkto de ilia celo. Eĉ la multvalora iniciato de Profesoro Bally pri stilistiko ankoraŭ ne puŝis la lingvosciencon al sufiĉe radikala provo de metodrenverso. Mi ŝatus vidi studentojn esplori kaj priskribi, kiel Esperanto — aŭ alia lingvo — esprimas miron, admiron aŭ malŝaton k.t.p. kaj klasigi la rimedojn laŭ la bezonoj kaj ne nur laŭ la eblecoj.

Fakte tia studo kondukus rekte al kompara kaj komuna stilistiko, unue de hindo-eŭropaj lingvoj, kaj poste de ĉiuj homaj lingvoj. Estas nedubeble, ke la bezonoj de la sentoj estas 41

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉie samaj kaj ke pluraj esprimrimedoj retroviĝas preskaŭ ĉie, speciale en la lingvoj — hindo-eŭropaj aŭ ne — de tiuj nacioj, kiuj partoprenas la saman komunan civilizon.

Cetere la ĉefaj bezonoj ne estas tiom multaj. Vi jam plenu-mos grandan parton de la esploro, se vi atentas pri la jenaj sentoj: surprizo kaj miro, bedaŭro kaj sopiro, timo kaj dubo, amo kaj malamo, kun korespondaj impresoj: admiro kaj malplaĉo, ironio karesa aŭ moka, ĝojo kaj malĝojo.

Fakte la procedoj estas sufiĉe limigitaj en ĉiuj lingvoj kaj nur ilia kombinado kreas abundan variecon de nuancoj. Observu ekzemple, ke miro, surprizo, timo kaj dubo preskaŭ same agas:

”Kio? Li? Tie ĉi? ĉu eble?”

Tranĉo, hako de la frazo kaj reganta demandado, jen la komuna procedo, ne nur en Esperanto, sed en kiom da ceteraj lingvoj?

Sentaj juĝoj, favoraj aŭ malfavoraj, uzas ĉiam la rektan procedon de trograndigo kaj trovas en vortaro kaj sufiksoj abundan materialon por tio: ”Bona, bonega, anĝelo, la plej bo-na sur tero!”

Sufikso, bildo, komparo servas egale al tiu konstanta emo.

Eĉ simpla ripetado de primitivaj lingvoj ankoraŭ efikus en niaj: ”Bona, bona, bona! Vi ne povas imagi eĉ kiom.”

Por esprimi malplaĉon, vi trovas tute simile: ”Teda, teda, teda, netolerebla, mortiga”; kaj se tiuj procedoj ne sufiĉas, vi retrovas ĝuste la samajn, kiujn oni uzas jam por miro kaj surprizo: ”Kion? Tio? Pentraĵo? ĉu vi mokas?” Hako de la frazo en pecetojn, demandado, denove la samaj procedoj. Fakte la sur-42

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

prizo mem fariĝas rimedo por esprimi la malplaĉan senton.

En multaj lingvoj vi observos tion.

Krom la trograndigo, vi notos ankaŭ la procedon ironian.

ĉu ĝi multe varias? Ne tiom. Rido venas el kontrasto. Tial ironio konstante uzas falsajn neojn aŭ falsajn malojn, diras ”bela laboro!” por signifi skandalan fuŝaĵon aŭ nomas ”kompatinda malriĉulo” usonan miliardulon.

Tamen sur la kampo pri ŝercoj kaj ironio, unu el la plej interesaj, mankas la sama grado de internacieco, kiun oni trovas en aliaj. Tial Esperanto, ĉiam gardata per la kontrolo de la kompreno, restis multe pli prudenta, kiel ni rimarkis en ĉap. VI. Ne forgesu, ke ĝin uzas por interparolo ĉefe diversna-ciuloj kaj nur esceptokaze samlingvanoj. Tiu konstanta sankcio estas la plej efika konservanto kaj eĉ akcelanto de unueco.

Sub natura kontrolado kaj limigo Esperanto devis fatale fleksiĝi al ĉiuj postuloj de la sentoj, sen kiuj homoj ne estus homoj, sed nur intelektaj maŝinoj. Kaj tio estas la plej internacia parto de la lingvo, multe pli ol ĝia regula gramatiko kaj eĉ ol ĝia roman-germana vortaro.

Efektive la homa psikologio estas profunde unueca mal-

graŭ ĉiuj rasaj kaj lingvaj bariloj. ¯i do emas al unueca spe-guliĝo. Samaj sentoj elŝprucas similmaniere en homan parolon. Plie, se la lingvaj sistemoj estas jam parencaj, kompreneble iliaj fleksiĝoj estos ankoraŭ pli similaj.

Ankaŭ ne forgesu la potencan agadon de la ekstero. Ni ĵus konstatis ĝin en la limiga kontrolo de la kompreno, sed ni ĝin observis ankaŭ en la enfluo de radikoj aŭ novaj sufiksoj.

Kompreneble ĝi estas egale rimarkebla en la rimedoj de la lingvo: por esprimi sentojn.

43

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

Ni ĝin montris jam ĉe la bildoj ( leono aŭ anĝelo). Reprenu la ekzemplon de ”mirinda”. En granda nombro da lingvoj vi retrovas tiun procedon de interprunto de procedoj inter la diversaj sentoj: kiam trograndigo ne plu sufiĉas al admiro por sin esprimi, ĝi pruntas ĉe surprizo au eĉ similas mem surprizon: ”mirinda!” Internacia fenomeno.

Kio estos plej interesa, tio estas la studoj kaj kritikoj de Esperanto-parolantaj lingvistoj orientaj, ĉinaj aŭ japanaj. Ili montros al ni, kiuj el tiuj internaciaĵoj estas al ili facile aŭ malfacile kompreneblaj, kiuj ekzistas aŭ mankas en iliaj ge-patraj lingvoj. Tiam ni havos ekbildon de tio, kio estas absolute internacia aŭ nur rilate internacia, kiel la radikaro de Esperanto.

La sankcio mem de la kompreno, ne nur en Okcidento, sed en Oriento, jam helpis en aliaj rilatoj la venkon de interna sistemeco kontraŭ ekstera ”internacieco”. Inter la rektaj rimedoj de sent-esprimado, tio ankaŭ efikas por plisukcesigi la proprajn Esperantaĵojn, kiel ekzemple la tre vivan sufikson eg, tiun nekompareblan ilon por trograndigi.

Ke la du karesaj sufiksoj ĉj kaj nj ( el slava deveno) preskaŭ ne sukcesis, tion klarigas evidente du ĉefaj kaŭzoj: unue la fakto, ke ili ne konformiĝas al la interna sistemeco de la ceteraj sufiksoj, ĉiam komenciĝantaj per vokalo kaj aldoneblaj al la radikfino.

Forigi parton de la radiko por diri paĉjo, panjo, fraĉjo, franjo, tio timigas ĉiujn neslavajn parolantojn, instinkte sintenantajn al la solida bazo de la Esperanta analogio. La lingvo preskaŭ reĵetis tiujn du ”fremdaĵojn” kaj anstataŭis ilin en la prakti-ko per pli facile uzebla -et. La logiko suferis, sed la analogio gajnis ĉiurilate, interne kun la ceteraj Esperantaj sufiksoj, kaj 44

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ekstere kun la tre internacia kutimo esprimi amon per procedoj de etigo, speciale, kiam temas pri virinoj kaj infanoj.

La dua kaŭzo de la malsukceso de ĉj kaj nj estas la fakto, ke la neslavaj nacioj ne tiom kutimas enmeti karesan nuan-con en sian parolon. Multaj estas pli sinretenaj en esprimo de sentoj, speciale anglo-saksoj. Tial la internacia lingvo ne kres-kigis ĉe si la uzon de tiu disponebla rimedo kaj parte malpro-fitis okazon de riĉigo*, sed ankaŭ de malsimpligo.

* Cetere tiuj du sufiksoj estis intencitaj de D-ro Zamenhof speciale por propraj antaŭnomoj, kaj oni trovas ilin ja ĉe Sonjo, Janĉjo k.t.p. Sed ili havis certe ŝancon pli enpenetri en la komunan lingvon tra la pordo malfermita per panjo kaj paĉjo sen la du supre montritaj kontraŭkondiĉoj.

45

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

ĉapitro X

Sentoj kaj Fundamento

ĉu vivo detruas simplecon? Komparo de la bazoj en

Esperanto kaj gepatra lingvo. Ludo de la sentoj sur

baza klavaro. Komparo de fundamentoj. ˘aosa

bazo. Orda bazo. Klara rekonebleco de la devojiĝoj.

Konfuzo inter riĉeco kaj malordo. Normala elkresko

el bazo. Normala konservo de la bazo. Komparo

inter uzo de fremda nacilingvo kaj uzo de Esperanto.

Se la leganto kuraĝis alveni ĝis lasta ĉapitro de tiu ĉi resu-ma studo, estas necerte, ĉu li konsentos kun nia konsilo al studantoj, daŭrigi sur tiu kampo kaj aperigi la rezultaton de siaj serĉlaboroj.

Nu, ekkrios pli ol unu, tiam Esperanto aperos tiom malfa-cila, kiom iu ajn lingvo. Vi prezentos al la publiko veranąo-son kaj perdos ĉiun profiton de la simpla, genia Fundamento.

Kia eraro! Komparu momente Esperanton kaj vian nacian

lingvon. Ambaŭ posedas logikan skeleton aŭ gramatikan fun-damenton. Sur tiu baza klavaro viaj sentoj ludas kvazaŭ forte-pianon. Per pli-malpli fortaj tuŝoj aŭ tuŝetoj, iomaj devojiĝoj el pura logiko, trograndigoj aŭ kolorigoj, viaj impresoj aŭ emocioj komunikiĝas al viaj aŭdantoj samtempe kun la faktoj priparolataj. ¯uste tio faras vivantan lingvon. Sen tio vi 46

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

havus nur signalkodon aŭ algebran sistemon, sed ne homan lingvon.

Sed observu tuj la diferencon. La fundamento de via nacia lingvo estas malsimpla, malregula, ofte eĉ nelogika. La klavaro, sur kiu vi devas ludi kun fantazio de la sentoj, estas ja fiksa kiel en Esperanto, sed difektita kaj senorda kun multegaj signoj por montri simplajn ideojn, kiel -is aŭ -o, kaj nur unu signo por montri grave malsamajn ideojn, kiel ke, kiujn, ol k.t.p.

Sur tiu necerta bazo viaj sentoj ludas, kaj iliaj tuŝoj, devo-jigoj, trograndigoj k.t.p. aldonas novan elementon de malordo al jam ekzistanta malordo. La rezultato estas efektiveą-

oso, almenaŭ en la okuloj de la fremdulo, kiu ne povis pasi-gi tutan sian junaĝon, kiel vi mem, por funde koni la fundamentan klavaron.

En Esperanto estas malsame, ĉar la fundamento estas kla-ra, simpla kaj orda. Vi ne nur sufiĉe facile ekkonas kaj mast-ras la bazan klavaron de la fortepiano, sed vi ĉiam nete reko-nas ĝin en ludado kun ĝiaj fiksaj unuformaj signoj -o, -a, -e,

-as, -is, -os, kio, tio, kiam, tiam k.t.p.

Viaj sentoj ludas, tuŝas, saltas, trograndigas, kolorigas, de-vojigas, sed la klavaro ĉiam restas klara kaj orda, brilante sub la movantaj ondoj. Fakte la forteco mem de viaj parolaj fan-taziaĵoj devenas ĝuste de tio, ke oni povas ĉiam konstati vian salton el la logiko kaj kvazaŭ mezuri sente la distancon inter viaj flankensaltoj kaj la rekta linio.

En lingvo, kie jam la fundamenta linio terure zigzagas, imagu la cerbumadon por retroviĝi!

Estas granda eraro imagi, ke la riĉeco de naciaj lingvoj konsistas el la malsimpleco aŭ senordeco de ilia gramatika fun-47

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

damento. Tute ne. ¯i konsistas el la abundeco de sinonimoj kaj ĝeneraligitaj bildoj, kio estas tute alia afero.

Renverse, estas simila iluzio kredi, ke ”nepre” la riĉiĝo de Esperanto je sinonimoj kaj bildoj igos ĝian Fundamenton baldaŭ tiom malsimpla kaj senorda kiel tiu de nacia lingvo. Kial?

Neniu fakto pravigas tian supraĵan konkludon. ĉu ega ŝanĝis la fundamentan rolon de eg? Tamen granda ricevis utilan sinonimon.

En fajro de la rakonto vi ja diros, ke vi ”sidis ĉe tablo” kaj

”jen envenas trudulo”. Tiu nelogika -as tradukas vian senton de surprizo, ĝuste ĉar oni ricevas la frapon de ĝia neatenditeco. ĉu tio ŝanĝas la Esperantan konjugadon de verboj -as,

-is, -os? ĉu iam ni havos tricent diversajn finaĵojn anstataŭ

-is? Ne kredeble. La klareco de la fiksa Fundamento estas tiel oportuna, ke la natura leĝo de la ”malpli granda peno” plej supozeble konservos ĝin senŝanĝe.

Kio devigas al plia lernado, tio estas la eksteraj pruntoj de novaj radikoj aŭ la internaj kristaligitaj bildoj. En Fundamento restas senŝanĝe sam’, ide’, an’ kaj -o, sed vi devas klarigi nun al la lernanto la specialan kaj sentoplenan sencon de ”sa-mideano”. Tio neniel estas rompo de la Fundamento, ĝi estas nur la vivo, la karno sur ostoj kaj la florado de bela korpo sur ĉiam solida skeleto.

Kion oni povas konkludi el tiu aro de faktoj observitaj? Ke Esperanto vivas, kiel ĉiuj lingvoj uzataj parole, sed ke ĝi konservas sian fiksan Fundamenton, kiel ĉiuj lingvoj skribataj kaj presataj. ¯ian vivon kaj ĝian evoluon regas la samaj leĝoj kiel ĉe ceteraj lingvoj. Ni tamen notu unu gravan diferencon, tio estas la fakto, ke Esperanto tre malofte ludas rolon de ĉiutaga aŭ gepatra lingvo. Por la plimulto de la anoj, ĝi restas helpa 48

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

lingvo, uzata en esceptaj okazoj. Tio malrapidigas ĉiujn mo-vojn en la lingvo, inkluzive la efikojn de la leĝo pri eluzo de esprimoj.

Sed oni tamen ne povas kompari la uzon de Esperanto kun la uzo de fremdaj naciaj lingvoj. Tiu ĉi lasta estas tute ne natura kaj tute ne libera. La fremduloj sin esprimas ĝenerale kun ĝeno kaj embaraso, timante fari erarojn kaj iĝi ridindaj.

Ni lasu flanke la esceptajn okazojn, kiam fremda lingvo fari-

ĝis la ĉiutaga lingvo de enmigrinto.

En Esperanto kontraŭe la homoj parolas multe pli libere kaj sentime. Ne havante antaŭ si ”nacianojn ” por kontroli kaj moki, ĉiuj sentas sin egalaj kaj pli senĝenaj. Tial ili riskas esprimi sentojn kvazaŭ en gepatra lingvo kaj lasi la langon flui pli senkontrole, se ili kutimiĝis iom al uzo de la lingvo.

Ili sentas sin mastroj de la ilo kaj ne la ilon mastro de ili.

Pro tio Esperanto estas vivanta lingvo, dum la uzo de fremdaj lingvoj estas multe pli malproksima de la vivo kaj plej ofte peza, malnatura, ”lernolibra” kaj tute ne spontana.

Fine la uzo de la diversnaciaj parolantoj faras Esperanton, dume la uzo de la fremduloj ne faras nacian lingvon, sed nur difektas ĝin, kio estas ja fundamenta diferenco. Dum la homoj ĝenerale sentas sin nur gastoj aŭ sklavoj ĉe fremda lernita lingvo, ili sentas sin mastroj de la domo ĉe Esperanto. Tio estas situacio multe pli proksima je ilia rilato al propra nacilingvo.

Se nenion alian, almenaŭ tion ilustras ĉiu studo pri la flu-ado de la vivo en Esperanto.

Necesas tamen ankoraŭ klarigi la vorton ”mastroj”. Ankaŭ en gepatra nacilingvo la homoj ne estas mastroj de la Fundamento. Ili ne sentas kaj ne havas liberecon ŝanĝi la hereditan 49

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

bazon, la skeleton de la lingvo. Ili eĉ ne pensus je sistema ŝanĝo de la verbaj finaĵoj aŭ de la parola signo por multnombro. Kiuj ŝanĝoj okazis tra jarcentoj, tiuj efektiviĝis en epokoj sen presado, sen unuigo centra, sen lernejoj k.t.p. Nuntem-pe la lingvoj estas multe pli fiksaj kaj unuecaj.

En iuj esceptaj kazoj vi povas observi iompostioman forla-son de malregulaj maloftaj formoj, sukceson de popolaj ”eraroj”, kaŭzitaj de la natura emo por analogio. Sed neniu sentas sin libera kontraŭ la fundamento mem. Tia libereco ja kostas tro kare en sociaj rilatoj.

Ne. Liberaj kaj mastroj sin sentas la homoj, ne kontraŭ la skeleto de sia nacilingvo, sed en la viva ludado de la sentoj sur tiu netuŝebla bazo, do ĝuste en la kampo de nia studo. Rilate al Esperanto la situacio estas ĝuste la sama tiurilate.

Dume, ĉe lernita eksterlanda lingvo, escepte en maloftaj okazoj en absoluta plenakiro (”kiel enlandano”), la parolantoj sentas nenie liberecon kaj ne povas esprimi facile siajn sentojn pro timo rompi la skeleton mem. Kiuj tamen kuraĝas, tiuj elbuŝigas apartan personan dialekton, eble ĉarman kaj amuzan, eble teruran kaj suferigan. ĉe internaciaj kongresoj ili preferas ĝenerale prepari skribe tion, kion ili deziras diri fremdlingve kaj tiam ĝi perdas ĉiun vivon kaj reduktiĝas al nura intelektaĵo. Tion ili legas, sed ne kuraĝus presigi kiel broŝuron sen submeto al ekstera korektado. Oni ne rakontu pri libereco, kiam la homoj devas timi improvizan paroladon kaj ne povas eĉ skribe publiki senĝene sian intelektan penson kaj ankoraŭ malpli sian vivan sentesprimadon.

Estas dezirinde, ke en mondlingvo, kiel en propra nacilingvo, la homoj povu tute libere, mastre kaj ankaŭ egale sin esprimi parole kaj skribe. Kiam grandnacia lingvo ludas la ro-50

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

lon, tiu kondiĉo estas plenumita almenaŭ por ĉiuj ties nacianoj, sed ne por la plimulto de la ceteraj. Kiam Esperanto ludas la rolon, la kondiĉo malfermiĝas al ĉiuj egale. Unu horo ĉe internacia kongreso en Esperanto kaj unu horo ĉe tutmon-da kunveno en angla aŭ franca lingvo jam ilustras la diferencon. En la dua, elokventaj aŭ spritaj rimarkoj venas nur el unu flanko, en la unua ili venas de ĉiuj, kaj la aŭdantaro ĉion partoprenas kaj sekvas same kiel en iu kunveno nacia.

Estas nedubeble, ke la plej forta antaŭjuĝo kontraŭ Esperanto venas de sincera kredo, ke ĝi posedas nur la fiksan ”skeleton” kaj neniun eblecon de vivo kaj delikata esprimo de nuancoj. Se la intelektuloj tion kredantaj bonvolus fari la pa-

ŝon de nura antaŭjuĝo al objektiva scienca esplorado, tio estus granda gajno por la vero kaj sekve por la homaro. Nur sur la vero estas eble konstrui tion, kio daŭru.

51

ESPRIMO DE SENTOJ EN ESPERANTO

eLIBRO

www.omnibus.se/inko

52

Document Outline

  • Enhavo
    • Enkonduko
    • C'apitro I: Studo post kutimo
    • C'apitro ll: Priskribo de la lingvo
    • C'apitro III: Reagoj el ekstero
    • C'apitro IV: Ecoj karakterizaj
    • C'apitro V: Esprimaj rimedoj
    • C'apitro VI: Logiko kaj sento
    • C'apitro VII: Diversaj roloj de afiksoj
    • C'apitro VIII: Sento kaj gramatiko
    • C'apitro IX: Sentoj kaj internacieco
    • C'apitro X: Sentoj kaj Fundamento